Biennio rosso

Laŭmonata sinsekvo de dokumentitaj violentaj okazaĵoj inter la diversaj socisegmentoj. La dikeco de la strigo estas propocionala al la nombro de tiuj okazaĵoj. Tiu diagramo estas bazita sur kvanta sociologia studo surbaze de tiamaj gazetaraj raportoj, kiu ekzamenis la evoluon de perfortagoj inter la malsamaj sociaj grupoj

Biennio rosso („la du ruĝaj jaroj“ aŭ la ruĝa jarduo) estas nomata en Italio tiuj du jaroj post la unua mondmilito (1919-1920), kiujn karakteris politika agado de la maldekstruloj. En tiuj jaroj provis la Itala Socialista Partio (PSI) - en senco de la deklaroj de la tria internacio - efektivigi la ideojn de la rusa oktobra revolucio en Italio.

La revolucia movado disvastiĝis el Torino je granda parto de norda Italio. La aktivado komenciĝis per manifestacioj kaj strikoj. Okazis ankaŭ okupo de fabrikoj, bienoj. Ĉar la registaro reagis je tio pasive, graviĝis la Fasci di combattimento -gvidata de Mussolini kaj financata fare de la posedantoj- kiel kontraŭpezo. Fine -pro neŭtrala konduto de la registaro, armeo, loĝantara plimulto- la faŝistoj akiris la superecon kaj komenciĝis la "Biennio nero" (du nigraj jaroj en 1921-1922), kiu pintiĝis en marŝado de faŝistoj al Romo kaj enpotenciĝo de Mussolini.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search